Internacia
Kongresa Universitato +++ 71a UEA Kongreso, 1986
Pekino/Beijing
Cxinio/China
PSIKOTERAPIO:
EVOLUO DEPOST SIGMUND FREÙD
E.
James Lieberman, M.D.
En la jaro 1906, Profesoro Doktoro Sigmund Freùd
(1856-1939), la fondinto de la psikanalizo, dungis junan masxiniston, Otto Rank
(1884-1939), kiel sekretario de la embria Psikanaliza Societo de Vieno. Freùd,
50-jara kuracisto kiu specialigxis en neùrologio, farigxis dua patro
(nutropatro) al la brila sed malricxa kaj mem-edukita Rank, 22-jara. Versxajne
Dr-o Alfred Adler, leginte eseon de Rank pri la psikologio de la artisto,
rekomendis la junulon al Freùd. Adler, kuracisto al Rank (kiun plagis
reùmatismo) kaj membro de la Freùda rondo, rekonis la valoron de la Ranka eseo,
kiu aplikis la novan psikanalizan teorion al seks-psikologio de la artisto.
Multe impresita, Freùd kreis postenon por Rank,
por ke li iru al gimnazio preparanta al universitato. Tiel komencigxis 20-jara
profesia kaj persona rilato inter la du homoj, pli intima ol tiuj de Freùd kun
siaj filoj kaj de tiu kiun Rank havis kun sia patro. Per la Freùda subteno Rank
finis post ses jaroj la edukadon, farigxante la unua ne-kuracista
("laika") analizisto. Kiam li doktorigxis cxe la Universitato de
Vieno en 1912, Rank jam okupis gravan rolon flanke de Freùd kiel specialisto
pri historio, filozofio, arto, kaj mitologio. Unu grava estim-atesto al Rank
estas la fakto ke lia nomo aperas sur la titolpagxo de kelkaj eldonoj de La
Songxinterpretado, la majstroverko de Freùd, kiel kontribuanto, ne nur
simple kiel redakciulo, kiu li estis cetere.
La jaro 1913 gravis en la juna psikanaliza
movado. Post la eksigxo de Alfred Adler kaj Carl Jung pro teoriaj kaj personaj
konfliktoj kun Freùd, nova Komitato, la "Ringo", fondigxis, por gvidi
kaj regi la evoluon de la nova scienco. Plej gravaj krom Freùd mem inter la sep
membroj estis kvar: Ernest Jones (1879-1958), Brito, longtempa estro de la
Internacia Psikanaliza Asocio (IPA) kaj aùtoro de granda biografio de Freùd; Karl
Abraham (1877-1925), Germano, fondinto de la unua Instituto por trejnado de
psikanalizistoj (en Berlino); la Hungaro, Sandor Ferenczi (1873-1933), krea,
afabla homo tre amika al Freùd kaj Rank; kaj Rank mem--la sola kiu logxis en
Vieno intim-flanke al Freùd.
La Granda Milito malhelpis la interagon de la
grupo, sed la membroj komencis kunlabori post 1918. La norda akso de la grupo,
Londono kaj Berlino, tendencis konservative: Jones kaj Abraham apogis
ortodoksan Freùdan doktrinon--ecx foje kontraù la inklino de Freùd mem, kiu
temp-al-tempe radike sxangxis sian teorion. Apoginte kelkajn tiajn sxangxojn,
Rank kaj Ferenczi subtenis liberalan tendencon. Cxi tiuj, la suda akso de la
grupo, ellaboris terapion "aktivan": la rolo de la analizisto farigxu
malpli izola. Anstataù nur askultante kaj interpretante, la terapiisto ankaù
gvidas, subtenas, kaj kontraùstaras la pacienton. Tiel komencigxis interrilata
terapio kiel konata hodiaù.
Dekomence Freùd aplaùdis la novan ideon. Li
proponis premion por la plej bona referato pri aktiva terapio en la venonta
IPA-Kongreso (1922). Sed dum la venontaj du jaroj kolera disputado fendis la
Freùdan filaron. La norda kaj suda Komitatanoj luktis por la aprobo--se ne la
animo--de "Profesoro." Jones kaj Abraham vidis Rank-an devojigxon de
la severe rigora "scienco" eltrovita de Freùd, kiu en 1912 skribis,
ke la ideala psikanalizisto kondutu sin objektive kiel kirurgo--do kun
senemocia lerteco kaj absoluta aùtoritato super la paciento.
Freùd mem ofte ne kondutis sin tiamaniere. Parolade
kaj verkade, Freùd ekvilibrigis sciencan aùtoritaton per homa cxarmo, ecx
humileco. Tiu homeca kvalito evidente allogis kaj influis la duopon Ferenczi
kaj Rank pli ol ties rivalojn, kies temperamentoj inklinis al severo. Tra la
jaroj observantoj remarkis, ke Freùd estis malpli "ortodoksa"
analizisto ol siaj fervoraj disciploj.
Pri tio, interesa ekspliko venas de tiu formdona
tempo en Vieno--la fruaj 1920-aj--kiam Freùd analizis precipe Britojn kaj
Usonanojn. Estis iom da tensio kaj konkuremo inter la du grupoj, kaj ili
malofte miksigxis. Unu tagon la Britoj invitis la Usonanojn al tehoro,
pridiskuti kompareme la konduton de Freùd en la analizado. La perpleksitaj
Britoj trovis Profesoron preskaù tute silenta. Cxu estas vere, ili miris, ke
Profesoro konversacias analizade kun la Usonanoj? Jes suficxe ofte, estis la
respondo, li diskutas librojn, teoriajn punktojn, ecx politikon, arton, ktp.
Anstataù senti cxagrenon, la Britoj emis
konkludi, ke Freùd kondukis vere seriozan analizon kun ili, ne ion bagatelan
kiel cxe la babilemaj Usonanoj. La observanto rimarkis plu, ke kelkfoje tra la
jaroj lin trovis pacientoj kiuj plendis pri longa sed senefika analizado sur
kanapo de iu adepto de la silentema "Angla" skolo de psikanalizo.
Tiun komentarion faris Abram Kardiner, pionira
Novjorka analizisto kaj aùtoro. Li karakterizis la Anglan Skolon jene: "la
analizisto diras nenion ajn krom 'bonan matenon' kaj 'bonan tagon'."
Signifoplene li aldonis, ke Freùd ankaù ne konversaciis kun unu Novjorkano
nesxatata de li. Do Freùd, malgraù sia rimarko pri la kirugia mieno, ne kasxis
sin malantaù blanka ekrano de analiza senesprimo. Kiu placxis al Freùd,
vigligis lin. Tian fenomenon de kore homa respondemo la analiza profesio
finfine nun pritraktas.
En la jaro 1923-1924 la Komitato sxanceligxis pro
la apero de makzela kancero al Sigmund Freùd, 68-jara, kiu fumadis po dudek
cigaroj tage. Anticipante lian morton, la frataro intensigis sian rivalecon al
turniro, kapti la Freùdan kronon. Tamen, kvankam Freùd ne plu partoprenis IPA-Kongresojn
pro embaraso je parolado kaj mangxado kaùzita de la operacioj (kaj palata
protezo), li vivis gxis 1939, je agxo 83a, do 16 jarojn plu. Dum tiu tempo li
praktikis, verkis kaj ecx profunde sxangxis sian teorion pri anksio (Inhibado,
Simptomo, kaj Anksio, 1926). Li mortis en Londono post elmigro el naziita
Vieno kun sia familio. Anna Freùd (1896-1982), lia filino, malgraù sxia manko
de diplomo, forte influis la kampon de infanpsikologio dum la sekvaj kvindek
jaroj.
Oni ne elektis la estrojn de la IPA demokratie,
sed laù la Komitata emo. Freùd mem neniam Prezidentis, tamen nepre regis la
decidon. Jones, pro sia povo en la grandigxanta Angla flanko de la movado,
prezidis multajn jarojn, Ferenczi nur mallonge, pro malhelpoj en Hungario, kaj
Rank neniam. Jones estis la sola ne-judo en la Komitato. Freùd, timante, ke la
mondo malakceptus psikanalizon kiel "judan sciencon," klinis sin al
la anglo kvankam ne fidante lin (simile, Freùd iam emis kroni la Svisan
psikiatron Carl Jung sia rekta heredonto). Jones malamis Rank kaj aparte
rezistis principon de Freùd, ke psikanalizo ne farigxu kuracista tereno. Rank
mem pruvis, ke ne-kuracisto povas ege kompetente vicigxi en la profesio kiel
praktikanto, esploranto, teoriisto, instruisto, kaj gvidanto.
Kun Freùda konsento, la amikoj Ferenczi kaj Rank
publikigis sian libreton pri terapio (Evoluo-celo de Psikanalizo, 1924).
Cxar ili starigis principaron de aktiva, interpersona, kaj templimigita
terapio, la verko kontraùas la 1912-an Freùdan maksimon, konduti la terapiadon
senintime, kiel kirurgo.
La du aùtoroj cetere respondis al jenaj
cirkonstancoj: Psikanalizo furoris tra la okcidenta mondo, la nomo de Freùd
konatigxis grandskale, verkistoj montris influon de la nova idearo, kuracistoj
kaj aliaj praktikontoj envicigxis por akiri lertecon per analizo kaj trenado
cxe iu sigelita de Freùd, kaj pacientoj abundis suficxe por starigi novan
profesion. La populara libro Enkondukaj Prelegoj de Freùd (1917) jam
estis tradukinta en almenaù sep lingvojn.
Laù Ferenczi kaj Rank, la praktiko de psikanalizo
ekstagnis pro tro strikta sekvo de la teorio. Ili rimarkis, ke la rezulto de
analizado ofte ne kontentigas. Freùd preferis ellabori gxeneralan psikologion
ol kuracmetodon; li ne fieris la terapian efikon de sia eltrovo. Li diris ke
psikanalizado nur povas transformi neùrotikan mizeron en ordinaran malfelicxon!
Sed la afero popularigxis kiel helpilo, kaj Ferenczi kaj Rank firme fidis tian
valoron.
Ili kritikis la modan praktikadon pri 1) Emfazo
je la pasinteco; 2) Bezono trovi--por ke oni interpretu--bazan Edipan
komplekson en cxiu analizato; 3) Troa utilo de la koncepto
"transigxo", aù “transsxovo” (Ger. Uebertragung; Angl. transference),
kio koncernas la aperon, en la analiza situacio, de emocioj—el la paciento, al
la terapiisto—kiuj apartenas subkonscie al gravaj figuroj de la pasinteco
(kutime la gepatroj). La procezo postulas neeviteblan
"transigxo-neùrozo" kiun oni analizas per profunda kono de la
historio, fantazioj, songxoj, "libera ideasociado" kaj misparoloj de
la paciento. La nova kritiko tamen jugxas, ke multaj praktikantoj sekvis
Freùdan tekston tro strikte. Ili taksis esploron pli ol helpon; foje ili trudis
malpravan interpretajxon pri kasxita Edipo-komplekso, kaj plue analizis gxis
submeto ian ajn "reziston" kontraù interpretajxo.
D-rino Clara Thompson, Usona psikiatro kies
propra analizo okazis en Budapesto kun Ferenczi, subtenis vigle la novan
sintenon. Sxi malsxatis la tendencon analizi cxion en rilato al la gepatroj kaj
la pasinteco, cxar tio prenas atenton for de la aktuala rilato en la nuna
momento. Thompson skribis:
"Rank estis la unua kiu elmontris ke,
farante tiel, oni devojigas la pacienton de la viva nuno, sfero de la reala
sento. Kiel li diris, estas iam pli facile paroli pri la pasinteco cxar gxi ne
estas aktuala. Li kaj Ferenczi estis la unuaj kiuj emfazis, ke ne cxiu sinteno
al la analizisto transigxas de la pasinteco, ke ekzistas gxusta reago al la
analizisto mem, kaj ecx ke fari tiel forigas anksion, do haltigas la progreson
de la analizado informi la pacienton, 'Vi ja ne sentas tiele pri mi sed pri via
patro,' ktp. Se la paciento fine kuragxas diri al la analizisto, ke li aspektas
kiel porko, la afero facile subterigxos pro interpretajxo pri la infaneco: 'Tio
devas esti via opinio pri la patro.' Eble du sekvoj rezultos: la analizisto ne
devas alfronti la fakton, ke li mem aspektas porke; la paciento sentas, 'Mi ja
eskapis tiun delikatan problemon.' Sed li ne sentas sin pli sekura cxar li
scias, ke li intencis la analiziston, ne sian patron. De tiu tago antaùen li
versxajne supozos ke la sentoj de la analizisto devas esti protektataj. Rank
kaj Ferenczi, konstatante tion, malkovris la gravecon de la reala bildo de la
analizisto mem--do la transigxo difinigxis pli precize kiel nur la neraciaj
sintenoj kiujn oni spertas kaj esprimas al la analizisto."
Baldaù Jones kaj Abraham atakis la novajn ideojn
de Ferenczi kaj Rank. Krom la libro menciita, aperis nova de Rank, La Traùmo
de l' Naskigxo (1924), kiu starigas la infano-patrinan rilaton plej
fundamentan en la homa psiko-evoluo, pusxante la Edipo-komplekson al dua rango.
Unue entuziasma, Freùd iom post iom partiigxis kun la norda akso de la Komitato
kontraù la nova teorio. En 1924 Rank vizitis Usonon por analizi kaj instrui; tie
li tre sukcesis, 40-jarulo farigxanta sendepende de sia mentoro. En 1926 venis
malgxoja fino de la 20-jara rilato inter la du geniuloj. Rank elmigris al
Parizo, vizitante Usonon preskaù cxiujare, kaj logxante tie depost 1934 gxis la
morto je 55-a (1939). Li influis multajn, instruante kaj praktikante cxefe en
Novjorko kaj Filadelfio.
Inter tiuj, kiuj agnoskas Rankan influon, estas
Frederick Allen, infan-psikiatro; Carl Rogers, humanista psikologo; Esther
Menaker, psikologo kaj aùtoro, kaj Irvin Yalmom, eksistentiala psikiatro.
Kelkaj aliaj silentis pri sia sxuldo al Rank, cxar agnoski lin malhelpus en tiu
tempo kiam psikanalizo okupas potencan rolon en Usono kaj Eùropo: kritikoj de
Freùd suferis intelektan kaj ekonomian ekzilon. Oni ignoris aù proskribis ilian
verkaron, kaj, en la kazo de Rank, postulas, ke iu analizita de li kiu deziras
esti membro de la IPA reanalizigxu de ortodoksa (la post-1930 kriterio)
disciplo de Freùd. Ferenczi mortis en 1933, forfalinta de la movado dum la
lastaj jaroj. Jones, kiu vivis gxis 1958, atribuis la devojigxon de Rank kaj
Ferenczi al mensa malsaneco. Tia kalumnio ankoraù trovigxas en historioj de la
psikanaliza movado.
Sigmund Freùd klopodis fiksi sur scienca
fundamento konon de la homeco gxis tiam esprimitan de poetoj kaj filozofoj. Cxu
li sukcesis? Ecx sen validigo de la teorioj, li inventis novan formon de homa
interago, la analizan situacion. Tiun inventon sekvantoj utiligis kaj modifis
gxis la nuna evolua stadio, cent jaroj post la komenco.
Konstruante skemon de dek kontrastaj emfazoj, ni
rigardu diferencojn de vidpunkto, ideologio kaj praktiko kiuj karakterizas la
ortodoksan Freùdan kaj devenitajn psikodinamikajn sistemojn: la skoloj de la
interpersona, ekzistencialisma, klient-fokusa, temp-limigita, kaj humanisma
terapioj.
1. Freùda/klasika: Scienco--objektiva,
gxenerala
Ranka/moderna: Arto--subjektiva,
unika
Freùd admiris artistojn sed konsideris sin
sciencisto kiu laboris validigi objektive la intuiciojn de poetoj kaj
filozofoj. Ne tute sukcese li strecxis sin eviti spekulativan sxajnon, ecx neis
influon de la filozofo F. Nietzsche. Kontraùe Otto Rank volonte ampleksis
filozofian kaj artistan fontojn. Jen paradoksa principo de Rank: "Por cxiu
paciento mi postulas apartan teorion."
2. Freùd: Analizo, esplorado
Rank: Terapio, helpado
Freùd pruntis la vorton "analizo"
[greka "apartigo"] de la kemia fakterminaro. "Terapio",
kontraste, devenas de greka/latina fonto kun signifo de servo, zorgo, kaj
sanigo. Otto Rank, post sia eksigxo de la Freùda rondo, uzis la vorton
"psikoterapio" por priskribi sian laboron, kaj ecx aludis al si kiel filozofo
helpanta. Aliaj pioniroj trovis vojon de analizo al helpado, ekzemple Franz
Alexander, Karen Horney, Freda Fromm-Reichmann, Harry Stack Sullivan, Michael
Balint, kaj Sandor Rado.
3. Freùd: Pasinteco, memoroj, infaneco
Rank: Aktualeco, Nuno,
cxi-tieco
La citajxo de D-rino C. Thompson elokvente
ilustris tion.
4. Freùd: Nekonscio, subkonscio; repusxo,
subpremo de la eso
Rank: Konscieco;
esprimo de la egoo
Freùd dedicxis la analizan horon liberigi tion,
kion oni ne konscias; Rank uzis gxin por alfronti tion, kion oni ja konscias
sed nek esprimas, nek travivas.
5. Freùd: Deziro, instinkta
Rank: Volo, kreema
En psikanalizo, la konscia volo havas preskaù
nenian rolon; Freùd forigis la volon kiel trovatan en 19-a centjara psikologio;
Rank remetis gxin kiel centran faktoron, ja esencon de la homa animo. Volo
esprimas la egoon, sed ankaù instinktan energion. La nomo de lia help-metodo
estas "Vol-terapio." Tio signifas ne volegeco sed la kapablo kombini
fortan celemon kun memdisciplino kaj libervola (spontanea) ago ecx improvizado.
6. Freùd: Kompreno, intelekto
Rank: Sperto, emocio
Rank kredis, ke la neùrozulo suferas precize pro
tro da mem-analizo: pro vivotimo, kulposento, ties kuragxo mankis por prave
sperti kaj agi. Cxe Freùd (kiel Sokrato) la neekzamenita vivo ne vivindas; cxe
Rank la senkreema vivo ne vivindas.
7. Freùd: Transigxa rilato, interpretado
Rank: Efektiva rilato,
intimeco
Ranka aktualemo kaj spertemo malemfazas la
infanecan projekcion, tiun kernon de la transia neùrozo. Konsekvence, la Ranka
metodo postulas efektivan rilaton, kun (iom paradokse) profesia speco de
intimo, kontraste al la ortodoksa metodo laù kiu la analizisto restas izolema,
nekonata.
8. Freùd: Biologio
Rank: Psikologio
Freùd uzis la Edipo-miton kiel determinisman
sxablonon pri la homa familia dinamiko. Li argumentis ke cxiu knabo subkonscie
deziras mortigi la patron por havi la patrinon amore. Sed Edipo, adoptito, amis
siajn psikologiajn gepatrojn; kompreneble li ne konis la biologiajn cxar ili
forigis lin kiel bebon. Edipo sercxis "la veron" gxisfunde, al
tragedio: scivolo pri "kiu li estas" biologie venkis prudentan peton
de lia patrino: sxi urgis, forlasu la enketon kaj vivu! Emocia vero ne samas al
fakta vero; parenceco ne cxiam kongruas kun psikologia rilateco. Kun Jokaste,
Rank favoras la psikologian faktoron pli ol la parenca. Filozofie li rangis
memevoluigon antaù determinismon.
9. Freùd: Mortotimo
Rank: Vivotimo
Laù Freùd, la murdema filo regas sin pro timo de
patra puno, (kastrado, kastrotimo), simbola morto. Kontraste Rank rigardas la
problemon kiel unu de individuigxo post nevola naskigxo. Cxu infanoj povas
atingi vivnivelon, kie ili—ni-- volonte prenas la vivon pozitive, sen paraliza
kulpo aù timo? Se jes, tio signifas renaskigxon volatan, psikologie kiel la
korpa naskigxo akusxa.
10. Freùd: Normigxo
Rank: Individuigxo
Laù Rank, la defio al ni en la post-Freùda mondo
estas krei individuan personecon. Tiurilate la individuo kiu agnoskas sian
volon farigxas artista homo, ne per pentrado aù poezio, sed per vivado konforma
al siaj genio, animo, kaj limo. Tio diferencas de konformigxo al socia,
familia, aù religia normo tamen individuigxo ne signifas negadon de ia moro aù
grupo.
Oni ne povas gxuste tian
konceptaron mallonge, sed mi esperas ke la simpligo stimulos plian studadon de
la koncernaj homoj kaj ideoj. Mi aldonu konkludan rimarkon. Laù tre skiza kono
de Cxina medicino sxajnas, ke la sinteno de Rank harmonias tie. Cxar li ne
sekvis la striktan vojon de okcidenta scienco, solvi problemon per eltrovo kaj
ekspliko de kaùzo kiu havas fiksan efikon. Anstataù li rekonis la ne solveblan
paradokson de vivo ligitan al vivoardo. Kvankam li ankaù sercxis verojn, li
rekonis ke psikoterapio estu helpilo, ne seniluziigilo. La celo estas trovi vojon
preter dangxeraj, mem vivtrompaj iluzioj al plenvola jeso je la vivo. Ni spertu
la vivparodokson plenanime, sentime, kun la celo, ecx la respondeco, krei
personan kaj socian harmonion. Kiel diris la Dana filozofo S. Kierkegaard,
"La Vivo kompreneblas nur malantaùen, sed ni vivu antaùen."
BIBLIOGRAFIO
La eseo
aperas denove en la angla: “The Evolution of Psychotherapy since Freùd” in Creative
Dissent: Psychoanalysis in
Evolution, A. Roland, B. Ulanov, kaj C. Barbre, eds., Prager, 2003, p. 37-44.
------
Baùdouin, C. La Arto
de Memdisciplino: Psikagogio. Biblioteko Tutmonda Noj. 5-6. Berlin: Mosse,
1926.
Bovet, P. Psikanalizo
kaj Edukado. Genve: Inst. Rousseaù, 1925. Tr. de la Franca orig. por la
unua Esperanto Somera Universitato.
Freùd, S. Introductory
Lectures on Psychoanalysis, tr. J. Strachey, Standard Edition, 1963;
Liveright (Norton) eld., 1977, p. 4, n. La plej tradukita el la Freùda verkaro,
tiu aperis en 15-20 lingvoj inklude la ina (1933) dum lia vivo.
Kardiner, A. My Analysis
with Freùd. NY, 1971.
Lieberman, E. J. Acts
of Will: the Life and Work of Otto Rank. Free Press/Macmillan, 1985.
Paperkovrile 1993. Franca, PUF 1991; Germana, PsychoSozial 1997.
---. Seks-edukado kaj
Psikoterapio: Integrio al Mensa Sano. Lieo: SUK, 1983.
Rank, O. Art and
Artist. NY: Knopf, 1932.
Thompson, C. "Transference and Character
Analysis," Samiksa 7:260-70, 1953; represita en Lieberman (1985),
237.
Return to Otto Rank
Website Table of Contents
Updated Aùgust, 2004 by E. James Lieberman